„Trešnjevka mapumado“ (Kroatlingve: „Mapiranje Trešnjevke“)
Mapado de Trešnjevka estas iniciativo ekita de Kulturcentro Trešnjevka kaj volontuloj de Trešnjevka kaj ĝia ĉirkauaĵo kun la celo kolekti informojn kaj rakontojn kiuj rilatas al Trešnjevka, ĝia pasinteco, nuntempo kaj estonteco. La iniciativo deziras kunigi la enloĝantojn de Trešnjevka kaj subteni ilian aktivan kunlaboron en akcioj kiuj rilatas al ĉiutaga vivo de Trešnjevka. Krom tio, ĉefa ideo de la iniciativo estas publika prezentado de la kolektitaj materialoj pere de ĝia retpaĝo www.mapiranjetresnjevke.com. Aldone, diversaj akcioj kiel gvidataj promenadoj, prezentadoj. laborgrupoj ktp. estas organizitaj.
(Ĉi momente, la retpaĝo estas nur kroatlingva kun mallonga priskribo en fremdaj lingvoj, sed tio povus esti ŝanĝita en la estonteco kun aldonitaj pluraj tekstoj en fremdaj lingvoj)
Mallonga prezento de historio de Trešnjevka
Trešnjevka estas granda distrikto en sudokcidenta parto de Zagrebo. Antaŭ la dua duono de 19-a jarcento la areo de nuntempa Trešnjevka estis ĉefe kovrita per kampoj kaj fruktarbarejoj (“Trešnjevka” povus esti tradukita kiel “Ĉerizarbarejo”) kun kelkaj etaj vilaĝoj proksime al rivero Sava kiu estas suda limo de Trešnjevka. En la jaro 1865. fervojo estis konstruita tra Zagrebo kaj ĝiaj reloj apartigis Trešnjevka de la centro de Zagrebo. Eĉ hodiaŭ tiuj reloj ankoraŭ montras nordan kaj (proksimume) orientan limon de Trešnjevka kaj preventas pli bonajn konektojn kun la resto de la urbo.
Proksimeco de fervojoj kaj granda neuzita spaco invitis unuajn entreprenistoj de tiuj tempoj konstrui metiejoj kaj simplajn laborejojn en la norda parto de Trešnjevka. Spite al tio, la unua konstruaĵo konstruita tie estis akvadukta fonto (1877) uzata por prizorgi akvon por la tuta urbo. Poste sekvis la unua elektrano de Zagrebo kaj pluraj aliaj stokejoj kaj laborejoj. Aliflanke, je orienta limo de Trešnjevka, Savska strato, kiu konektis la urbon kun la sola tiama ponto (konstruita en 1783) super rivero Sava, estis rapide konstruita. La spaco apud la strato estis ĉefe loĝata de lignokomercistoj, metiistoj kaj gastejestroj, inverse al kamparanoj kiuj loĝis en la vilaĝo de Horvati aliflanke de la reloj. Savska strato eĉ ricevis la unuan ĉeval-tramon en Zagrebo (1891) kiu estis ŝanĝita per la elektra tramo en 1910.
Komenco de 20-a jarcento venigis diversajn urbanistajn iniciativojn al Trešnjevka – ĉefa ideo estis konstrui loĝejojn por laboristoj kiuj estis dungitaj de pli kaj pli granda nombro de fabrikoj kiuj aperadis en la ĉirkuaĵo. Tamen, la urbaj ĉefoj ne sukcesis organizi sufiĉe da ejoj por ĉiuj kaj pli kaj pli granda nombro de homoj kiuj venis de kamparoj en 20-aj kaj 30-aj jardekoj konstruis siajn proprajn improvizitajn dometojn rande de la urbo. Iom da dometoj konstruitaj en tiuj tempoj, kiam progreso tuŝis la kamparanan vivon, ankoraŭ povus esti viditaj en centrala Trešnjevka en partoj okcidente kaj sude de la centro, Trešnjevka placo.
Ĉirkaŭ 1930. bazaro estis fondita je placo de Trešnjevka (nuntempe unu el la plej grandaj kaj vivplenaj en Zagrebo!), aperis kelkaj lernejoj kaj preĝejoj kaj domaro de Unua kroata ŝparbanko, unu el plej bonaj ekzemploj de planita urbanismo en Zagrebo!) estis konstruita inter 1930 kaj 1940 en nordaj partoj de Trešnjevka. Renovigita parko kun la infanludejo en Zorkovačka strato estas unu el ĝiaj simboloj.
En la jaro 1935 tramoj venis al kerno de Trešnjevka, kie nova ĉefa konstruaĵo de urba transporta kompanio, ZET, estis konstruita. La nova garaĝo donis sian nomon, Remiza, al la tuta kvartalo ĉirkaŭ ĝi.
Post la dua mondmilito, la administrativa bordo de Zagrebo estis forprenita de rivereto Črnomerec okcidenten kio permesis pli intensan konstruadon en okcidentaj partoj de Trešnjevka. Kvartaloj kiel Ljubljanica, Rudeš kaj Voltino, antaŭe malgrandaj vilaĝoj, turniĝis al antaŭurbaj partoj. Du grandaj fabrikoj, Končar (elektraj produktoj kaj servoj) kaj Nikola Tesla (telekomunikiloj) donis sian parton al la konstruado de tiu ĉi parto. Fine de 40-aj jaroj nova aŭto-ŝoseo (hodiaŭ nomata Zagrebačka avenija) estis transtranĉita tra mezo de Trešnjevka kun la celo konekti Zagrebon kun Ljubljana kaj okcidentaj partoj de tiama Jugoslavio. Hodiaŭ tio estas 6-ŝpura avenio kaj unu el la plej veturataj stratoj de nuntempa Zagrebo kiu estas la limo inter norda kaj suda Trešnjevka.
Dum 50-aj kaj 60-ej jaroj en Zagrebo okazis granda konstruado. Multege da novaj konstruaĵoj estis konstruitaj en partoj Knežija kaj Srednjaci kun iom da duonkamparanaj dometoj kiuj travivis la konstruadon flanke de novplanitaj distriktoj … kaj ili staras ankaŭ hodiaŭ tie. En 80-aj jaroj distriktoj Jarun, Staglišće kaj Vrbani estis konstruitaj. Ili estis konektitaj kun la centro kun rekonstruita Horvaćanska strato kiu, ekde 1987, enhavas ankaŭ tramrelojn. En la jaro 1987 Zagrebo gastigis miloj da sportistoj dum la internaciaj akadamiaj sportaj ludoj. Tio plifortigis jam viglan konstruadon en Trešnjevka. Artefarita lago Jarun estis finordigita, nova naĝejo estis konstruita, kaj futbala ludejo en Kranjčevićeva strato kaj granda sporta halo Dom sportova estis rekonstruitaj. Distriktoj proksime al lago Jarun, antaŭe kamparanaj areoj, iĝis tre ŝatataj loĝkvartaloj pro la proksimeco de rekreaciaj eblecoj ĉe la lago kaj bona kontakto al urbocentro per la tramo.
En la jaro 2000 tramreloj estis plilongitaj al la plej okcidenta parto de Trešnjevka, Prečko, kiu jam estis parte konstruita kaj urbigita dum 70-aj kaj 80-aj jaroj. Apud tio, unuaj jaroj de kroata sendependeco estis signitaj per nekontrolata konstruado en pluraj partoj de centra Trešnjevka, kiu, pro bonaj konektoj al urbocentro kaj relative malaltaj prezoj, iĝis ĉefa celo de konstruprojektantoj. Tio multe sanĝiĝis la loĝstandardon pro tropezigado de mallarĝaj stratoj per trafiko kaj infrastrukturo ĉiuspeca. Krome, vendejaroj (antaŭe nekonataj al Zagrebo) estis konstruitaj kaj fabrikoj, batitaj per sensukcesa privatiigado, estis forlasitaj – pluraj el ili ankoraŭ memorigas al la pasintaj socialismaj tempoj.
Lastaj jaroj venigis aperon de pluraj alternativaj iniciativoj en Trešnjevka, kiuj promotas biciklantajn vojojn, organan komunan ĝardenumadon, zorgon pri maljunuloj kaj handikapuloj kaj aliajn similajn akcioj. Unu el tiaj iniciativoj estas tiu ĉi – “Mapiranje Trešnjevka”.